astroport/www/LOVELand/cesium/license/license_g1-eo-EO.html

60 lines
6.6 KiB
HTML

<html><header><meta charset="utf-8"></header><body><h1 id="licenco-ğ1---v029">Licenco Ğ1 - v0.2.9</h1>
<p>:dato: 2017-04-04 12:59
:modifita: 2019-07-14 12:00</p>
<p><strong>Licenco de la mono kaj promeso de respondeco.</strong></p>
<p>Ĉiu atestado de nova membro de Ğ1 devas antaŭe akompaniĝi per transdono de tiu ĉi licenco de la mono Ğ1, pri kiu la atestanto devas certiĝi, ke ĝi estis studita, komprenita kaj akceptita de la persono, kiu estos atestita.</p>
<p>Ĉiu okazo de renkontiĝo rilate al Ğ1 devus akompaniĝi per transdono de tiu ĉi licenco, kiu povas esti laŭte legata, kaj transdonita ĉiamaniere.</p>
<h2 id="reto-de-fido-ğ1-rdf-ğ1">Reto de Fido Ğ1 (RdF Ğ1)</h2>
<p><strong>Averto :</strong> Atesti ne estas nur certiĝi, ke vi renkontis la personon, tio estas certigi al la komunumo Ğ1, ke vi sufiĉe bone konas la atestitan personon, kaj ke vi tiel scipovos facile kontakti lin/ŝin, kaj kapablos malkovri duoblan konton kreitan de persono atestita de vi mem, aŭ alitipajn problemojn (malapero...), farante komparajn kontrolojn, kiuj eventuale ebligos elmontri la problemon.</p>
<p><strong>Ege rekomendindaj konsiloj</strong></p>
<p>Bone koni personon supozigas, ke vi scipovas kontakti lin/ŝin per pluraj rimedoj malsamaj (fizika, elektronika, alitipa...), sed ankaŭ ke vi konas plurajn personojn, kiuj konas lin/ŝin same bone, kaj kiuj ankaŭ scipovas kontakti lin/ŝin simile. Aparte se vi ne bone konas neniun el ties aliaj atestantoj, tio estas forta indiko, ke vi ne bone konas la personon, kaj tia atestaĵo ekas signalon al la tuta komunumo Ğ1. Kaze de nesufiĉa kono, necesas nepre ne atesti.</p>
<p>Neniam atestu sola, sed akompanata de almenaŭ unu alia membro de la RdF Ğ1 por eviti ĉian manipulan eraron. Kaze de eraro, tuj avertu aliajn membrojn de la RdF Ğ1.</p>
<p>Antaŭ ĉiu atestado, nepre kontrolu, ke tiu konto (ĉu ĝi estas validigota aŭ jam membro) jam ricevis unu aŭ plurajn atestaĵojn. Laŭnecese petu informojn por konkakti ties aliajn atestintojn por kune kontroli, ke vi bone konas la personon, kiu kreis la novan konton, kaj ankaŭ ties publikan ŝlosilon.</p>
<p>Kontrolu ke la atestoto bone regas sian konton: bona rimedo por kontroli tion estas sendi kelkajn Ğ1 al la celata konto, kaj poste peti resendon al via propra konto. Tio certigas, ke la atestoto bone regas sian privatan ŝlosilon.</p>
<p>Kontrolu ke viaj kontaktoj bone studis kaj komprenis la licencon Ğ1 ĝisdatan.</p>
<p>Se vi ekkonscias, ke efektiva aŭ ebla atestanto de la koncernata konto ne konas la koncernatan personon, tuj avertu fakulojn pri la temo inter viaj konatoj de la RdF Ğ1, por ke la valid-procezo estu kontrolata de la RdF Ğ1.</p>
<p>Kiam vi estas membro de la RdF Ğ1, kaj ke vi estas atestonta novan konton:</p>
<p><strong>Vi certiĝis:</strong></p>
<p>1°) ke vi sufiĉe bone konas (ne nur &quot;vide&quot; konas) la personon, kiu deklaras regi tiun publikan ŝlosilon (novan konton). Vidu la ĉi-suprajn ege rekomendindajn konsilojn por certiĝi &quot;bone koni&quot;.</p>
<p>2°) ke vi persone kontrolis kun li/ŝi, ke temas ja pri tiu publika ŝlosilo, kiun vi estas atestonta (vidu ĉi-suprajn konsilojn).</p>
<p>3°) ke vi bone kontrolis kun la koncernata persono, ke li/ŝi ja kreis sian Duniter-dokumenton pri konto-nuligo, kiu laŭbezone ebligos al li/ŝi malaktivigi sian membro-statuson (kaze de konto-ŝtelo, ID-ŝanĝo, konto erare kreita, ktp.).</p>
<p>4a°) ke vi fizike renkontis la personon por certiĝi, ke ja lin/ŝin vi bone konas, kaj ke ja li/ŝi uzas tiun publikan ŝlosilon.</p>
<p>4b°) aŭ ke vi distance kontrolis la ligon persono / publik-ŝlosilo kontaktante la personon per pluraj komunikiloj malsamaj, kiel paper-poŝto + sociaj retoj + forumo + retpoŝto + video-konferenco + telefono (rekoni la voĉon). Ĉar se oni povas fiuzi retadreson aŭ forum-konton, estos multe pli malfacile fiuzi kvar malsamajn komunikilojn, kaj imiti la aspekton (vidan) kaj plie la voĉon de la persono.</p>
<p>La 4a°) tamen preferindas al la 4b°), dum la punktoj 1°) 2°) kaj 3°) estas antaŭ ĉio nepraj.</p>
<p><strong>Resumitaj reguloj de la RdF:</strong></p>
<p>Ĉiu membro havas rezervon da 100 eblaj atestaĵoj, kiujn li/ŝi povas sendi nur po 1 ĉiun 5-an tagon.</p>
<p>Valida 2 monatojn, atestaĵo por nova membro estas definitive aprobita nur se la atestito havas almenaŭ 4 aliajn atestaĵojn fine de tiuj 2 monatoj, alie la enir-procezo devos esti rekomencita.</p>
<p>Por fariĝi nova membro de la RdF Ğ1, necesas do akiri 5 atestaĵojn kaj troviĝi je distanco &lt;= 5 paŝoj de 80% el la referencaj membroj de la RdF.</p>
<p>Membro de la RdF Ğ1 estas referenca membro, kiam li/ŝi ricevis kaj sendis almenaŭ Y[N] atestaĵojn, kie N estas la nombro de membroj de la RdF kaj Y[N] = plafono N^(1/5). Ekzemploj:</p>
<ul>
<li>por 1024 &lt; N ≤ 3125 oni havas Y[N] = 5</li>
<li>por 7776 &lt; N ≤ 16807 oni havas Y[N] = 7</li>
<li>por 59049 &lt; N ≤ 100 000 oni havas Y[N] = 10</li>
</ul>
<p>Ekde kiam la nova membro partoprenas en la RdF Ğ1, ties atestaĵoj restas validaj 2 jarojn.</p>
<p>Por resti membro necesas redoni regule sian konsenton per sia privata ŝlosilo (ĉiun 12-an monaton) kaj certiĝi daŭre havi almenaŭ 5 atestaĵojn validajn post la 2 jaroj.</p>
<h2 id="mono-ğ1">Mono Ğ1</h2>
<p>Ğ1 produktiĝas per Universala Dividendo (UD) por ĉiu homa estaĵo membro de la Reto de Fido Ğ1, laŭ la formo:</p>
<ul>
<li>po 1 UD por ĉiu persono ĉiutage</li>
</ul>
<p><strong>Kodo de la mono Ğ1</strong></p>
<p>La sumo en Ğ1 de la UD samas ĉiutage ĝis la venonta ekvinokso, kiam la UD estos tiam revalorigita laŭ la formulo (kun 1 tago = 86 400 sekundoj):</p>
<ul>
<li>UDtago(sekvanta ekvinokso) = UDtago(ekvinokso) + c² (M/N)(ekvinokso) / (182,625 tagoj)</li>
</ul>
<p>kun kiel parametroj:</p>
<ul>
<li>c = 4,88% / ekvinokso</li>
<li>UD(0) = 10,00 Ğ1</li>
</ul>
<p>kaj kiel variabloj:</p>
<ul>
<li><em>M</em> la ĉioma mona maso je la ekvinokso</li>
<li><em>N</em> la nombro de membroj je la ekvinokso</li>
</ul>
<h2 id="programoj-ğ1-kaj-licenco-ğ1">Programoj Ğ1 kaj licenco Ğ1</h2>
<p>La programoj Ğ1, kiuj ebligas al la uzantoj mastrumi ties uzon de Ğ1, devas transdoni tiun licencon kun la programo, kaj ankaŭ la aron de la teknikaj parametroj de la mono Ğ1 kaj de la RdF Ğ1, kiu estas enskribita en la bloko 0 de Ğ1. Programo, kiu ne konformiĝus al tiuj devigoj de la licenco, ne estus kongrua kun Ğ1.</p>
<p>Por pli da precizigoj pri la teknikaj detaloj, eblas rekte konsulti la kodon de Duniter, kiu estas libera programo, kaj ankaŭ la datenojn de la blokĉeno Ğ1 ekhavante ilin tra ekzemplero (aŭ nodo) Duniter Ğ1.</p>
<p>Pli da informoj ĉe la retejo de la teamo Duniter <a href="https://www.duniter.org">https://www.duniter.org</a></p>
</body></html>